Kamenec u Poličky
Kamenec u Poličky | |||
municipo | |||
Kamenec u Poličky - domo n-ro 59
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Kamenec u Poličky | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Polička | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Suprasvratka montetaro | ||
Riveroj | Černý potok, Bílý potok | ||
Situo | Kamenec u Poličky | ||
- alteco | 550 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 42′ 43″ N 16° 14′ 03″ O / 49.71194 °N, 16.23417 °O (mapo) | ||
Katastro | 8,03 km² (803 ha) Kamenec u Poličky | ||
Loĝantaro | 636 (2024) | ||
Denseco | 79,2 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1557 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 572 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 578207 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Kamenec u Poličky | |||
Retpaĝo: www.obec-kamenec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Kamenec u Poličky situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, okcidente de urbo Polička, interligita kun ĝi. Same ĝi estas interligita kun vilaĝo Sádek je kontraŭa okcidenta flanko. Vivas ĉi tie 636 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Oldřiš, Polička, Korouhev, Široký Důl kaj Sádek.
Historio
[redakti | redakti fonton]Fondo de Kamenec verŝajne interligiĝas kun fondo de la urbo Polička de Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1265. La unua skriba mencio pri Kamenec estas el la jaro 1474, kiam urbanoj el Polička aĉetis ĉi tie vilaĝestrejon. Ĝxi estis en centro de la vilaĝo en la domo n-ro 82.
Pri vilaĝo Jelínek estas la unua mencio nur el la jaro 1713, kiam grafo el Hohenembs, posedanto de sinjorejo en Bystré postulis nuligon de bierdebitado en kabano en Jelínek, ĉar li havis bierdebitejon en Korouhev. Trans Jelínek tiam gvidis vojo el Polička al Korouhev. Pli malfrue estis konstruita nova ŝoseo trans Bořiny.
En la jaro 1785 estis nuligita korto Vosmekovský kaj dividita al individuaj mastrumantoj. Tiel ekestis vilaĝo Nová Kamenec (Nova Kamenec).
Ĝis la jaro 1873 estis ambaŭ vilaĝoj, Stará kaj Nová Kamenec kaj domaro Jelínek ligitaj kun Sádek. Poste ili apartiĝis kaj en la jaro 1923 kreis novan komunan vilaĝon - Kamenec. La preĝejo kaj lernejo estis en komuna posedo de ambaŭ municipoj, Kamenec kaj Sádek.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 729 |
1880 | 718 |
1890 | 703 |
1900 | 789 |
1910 | 793 |
1921 | 707 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 794 |
1950 | 555 |
1961 | 594 |
1970 | 559 |
1980 | 504 |
1991 | 465 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 504 |
2014 | 555 |
2016 | 543 |
2017 | 541 |
2018 | 547 |
2019 | 546 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 543 |
2021 | 532 |
2022 | 558 |
2023 | 619 |
2024 | 636 |
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]- Kamenec u Poličky
- Jelínek
Turismo
[redakti | redakti fonton]En Kamenec oni povas vidi kelkajn restaĵojn de popola arĥitekturo.
Trans pejzaĝo super Kamenec gvidas ruĝe signita turisma vojo el Polička al Lucký vrch (Lucký monteto) kaj al Svratka kaj trans Kamenec iras verda signaro el Polička al Telecí, Krásné kaj Sněžné.
Trans la vilaĝo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo gvidas kelkaj cikloturismaj traceoj (n-roj 4022, 4025, 4101 kaj 4108) kaj ankaŭ skikuraj padoj.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Kamenec u Poličky - lernejo
-
Kamenec u Poličky - domo n-ro 80
-
Kamenec u Poličky - municipa ofico
-
Kamenec u Poličky - vilaĝplaca fiŝlago
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|